Mi estas homo simpla kaj rekta (eble iom pragmema), do mi ne longe enuos vin per detala priskribo pri mi. Mi devenas el Matosinhos, en Portugalio, kaj ĝuas vojaĝadon. Mi regas plurajn naturajn kaj planlingvojn, tial ne miru se mi foje uzas ilin por verki artikolojn en ĉi tiu retejo. Profesie mi estas komputil-inĝeniero, sed ankaŭ lutiisto. Krome, mi havas fortajn religiajn konvinkojn.
En mia libertempo mi multe legas. Inter miaj plej ŝatataj aŭtoroj troviĝas José Rodrigo dos Santos kaj Dan Brown. Mi ankaŭ ĝuas legaĵojn pri scienco kaj fiziko. Kiam temas pri tabulludoj, miaj favoratoj estas Carcassonne kaj The Isle of Skye.
En la reto mi plej ofte uzas la kromnomojn pedrocosta, pedrodixie, eng.pedrocosta kaj jan Petokota.
--